text
stringlengths 0
56.8k
|
---|
La aŭtoro, foliumante fotoalbumon, rakontas la vivon de la familio O'Shea, kiu vivas en Aŭstralio, dum la jaro 1939 ĝis 1965. |
La aliaj kvar romanoj estas de Heinrich August Luyken. Tiuj iom tedas pro troa etburĝa moraleco kaj propagandado de evangelisma kristianismo. Tamen estas interese tralegi tiun libron pro alia kaŭzo; mi estis interesita pri la lingvo, kiu okazis bona laŭ mia opinio. Ja ili estis verkitaj en unuaj jaroj de la ekzisto de Esperanto, kiam la vorttrezoro ne estis tiom riĉa kiel hodiaŭ, tamen la aŭtoroj scipovis esprimi lerte subtilajn nuancojn. |
Amuza, ne banala estas la prezentado de la libro. Fotoj (aŭ kelkfoje leteroj) reliefigas la eventojn raportitajn poste. |
Surbaze de la foto, la aŭtoro rakontas (familiajn, aŭ mondajn) eventojn ĉirkaŭante ŝin, kaj montras la diversajn pensmanierojn de la roluloj. |
-Patro: ateisto, malafekta, natura, "iom urso", honesta, (sed kelkofoje maljusta kaj eĉ kolerema), kuraĝa, li estas laborema; lia hobio: fiŝkapti |
-Patrino: sen memstara personeco, ŝia nura pasio ŝajnas sindediĉi al ŝia edzo, ŝi preskaŭ neniam kontraŭdiras lin. Tamen ŝi ŝatas muzikon. Ŝi alkohole dronas fronten al malfeliĉo, kvankam ŝi estas piulega. |
Kiam la aŭtoro vizitis Esperantokring Oost-Veluwe, ni aĉetis la libron de li. Iel ĝi perdiĝis inter tiuj de unu el la anoj, pro kio nur ĉi-jare mi povis legi ĝin, la lastajn ĉapitrojn eĉ kiel mia unua Esperanto-sumoo, kies la organzianto, HORI Jasuo, konsilis al mi, elketi pli facilan libron. |
Mi ne trovas ĝin malfacila, eble pro tio ke en 2011 mi spektis en la UK en Kopenhago la teatraĵojn pri tiuj dektaga surŝipa vojaĝo al la UK en Usono, aŭgusto 1910-a. Jam konante la "rakontlinion" mi trovis la intermetitajn citaĵojn el gazetoj, magazenoj kaj leteroj tre interesaj. Ankaŭ pro tio ke ĉiuj el la priskribitaj dek tagoj rakontas ne nur pri (imagita sed tute ebla) konversacio inter D-ro Zamenhof kaj kapitano Postnikov sed ankaŭ pri pli fruaj kaj postaj okazaĵoj en la sank-petrograda kaj moskva Esperantogrupoj. |
Kapitano Aleksandr Postnikov estis tre aktiva esperantisto en Sankt-Peterburgo; li fondis la Ruslandan Esperanto-Ligon, okazigis la unuan Ruslandan Kongreson en decembro 1909-a, pagis deficitojn de la revuo Ruslanda EsperantIsto el sia propra poŝo, prelegis kaj entusiasmigis homojn pri Esperanto. La Moskvaj Esperantistoj konsideris lin aroganta, aŭtoritata kaj restis ekster tiu Ligo. |
Tion priskribas konversacioj de moskvaj klubanoj, kunvenoj en Sant-Peterburgo, la Ruslandan Kongreson, la interesiĝon pri la kapitano de la ŝtata sekreta servo. Fariĝas pli kaj pli klare ke la tute sinceraj ideoj de la kapitano pri Universala Ligo kiu progresigu pacon per konsiloj al ŝtatestroj, kaŭzas malfidemon kontraŭ li. |
Baldaŭ post sia reveno el Usono la kapitano estis arestita kaj en okazis proceso en la Sankt-Peterburga Milit-distrikta juĝejo. La verdikto estis ke li kiel spiono transdonis sektretajn paperojn al diverlandaj spionoj. Sekvis puno de 8-jara bagnado, perdo de liaj rangoj, ordenoj, posedaĵoj. |
Ĉefine de la libro estas artikolo de Anatolo Sidorov pri la vivo de la kapitano kaj informoj de Mikaelo Bronŝtejn pri li kaj aliaj tiutempaj esperantistoj. Ok paĝoj da fotoj kompletigas la tuton. |
"Libro de romanoj" ne estas elstara legaĵo. Mi legis ĝin nur pro tio, ke ĝi enhavas la unuan esperantlingve verkitan romanon - "Kastelo de Prelongo", kies aŭtoro estas Henri Vallienne, la franco. Lia aŭtoreco estas ankaŭ la dua romano de tiu libro: "Ĉu li?" Mi nomus tiujn noveloj, sed ... Ses romanoj de la libro estas iasence kiĉaj, malfacile digesteblaj de la nuntempa leganto. La intrigoj estas banalaj, eksmodaj, kaj okazintaĵoj estas tiel konstruataj, ke nekredeblaj. Estas tiom da hazardaj kazoj, kiu faciligas al geamantoj finfine esti kune, feliĉe geedziĝi. |
En la sekvantaj paĝoj, ili ricevas de maljunulino likvaĵon kaj trinkinte ĝin, ili kapablas libere naĝi en markavernoj, kaj sirenoj estas elvokitaj. Poste, fiarbaro etendas siajn kaptilbranĉojn kaj la infanoj tamen sukcesas eskapi kaj lastfoje kurtrairi la kastelon de vitro. |
Kiamaniere la juna vicreĝo solvas, ke la egiptaj taĉmentoj povu gajni kontraŭ la libiaj taĉmentoj. La vicreĝo Ramzes mem ne batalas, sed per konsiloj ankaŭ dum la batalo heplas la egiptajn regimentojn. Alia okupo de la vicreĝo estis la interparoloj kun la pastroj, el kiuj unu estis elektita kiel konsilanto fare de la vicreĝo. Sed ne nur. |
Ĉar la vicreĝo havas t.n. malvarman batalon ankaŭ kun la pastraro, kiuj laŭ li kaŝas la ricevitajn trezorojn de antaŭ li kaj kiam li turnas sin al la pastroj asertas, ke la ricevitaj talentoj, kiel impostoj, de la loĝantaro, fakte de la kamparanoj, apartenas al ili. |
La leganto ekscias ankaŭ tion, ke greka persono mortigas la filon de Ramzes, kronprinco kaj la forpason de la patrino de la fileto. |
Por havi bildon pri la libro, momente tiom por veki interesiĝon legi ankaŭ la trian volumon de la verko. |
En la tria volumo de La Faraono,, la leganto ekkonas, kiamaniere en tiu epoko, forpasintaj faraonoj esti mumigitaj, kiom longe daŭris la vojo de Memfiso al la piramido/templo de AMon, kien estis entombigita Ramzes XII-Osiriso. La luktojn de la nova faraono Ramsez XIII por havi sufiĉe da mono por entombigi sian patron. |
Li riveis rifuzojn de la ĉefpastro, kiu diris, ke la trezoron Ramsez ne rajtas koni, ĉar li mem ne fariĝis pastro/ĉefpastro, estas nur reĝo/faraono. Ni povas sekvi la grupon al kiu estis montrita la Labirinto, laŭ kiu eblis atingi en diversaj ĉambroj la donacitajn valorajn objektojn al la Faraonoj jam de longa tempo. Kiel provas unu pastro pravigi sin, ke ĝi povos porti al Ramsez XIII, el la trezoro/Labirinto ekhavi la bezonatan monon. |
La leganto povas legi ankaŭ pri plia milito pri kiuj multe diskutis la padtroj Herhor kaj Mefrez. La leganto povas sekvi la eventojn ĝis la forpaso de la faraono Ramzes XIII kaj la postajn eventojn. |
Sed, vere, mi ne volas malkovri pli el tiu ĉi bonega verko, mi nur volas allogi aliajn por legi ĉiujn tri volumojn de La Faraono. |
Ili eniras la alian flankon de la spegulo kiel ĉe Alico en Mirlando. En la unua ĉapitro, ili trairas La Kastelo'n de Vitro en kiu ili povas legi mapojn, kun desegnaĵoj kaj belsonaj nomoj de ebenaĵoj, golfoj, deklivoj, kaj tio tiklas ilian scivolemon. Ĉe la alia flanko de la kastelo, ili malkovras Mezepokon kaj blankan kavaliron kiu savas Stelan de buĉofero al drako, monstro al kiu en difinita tempo necesas oferi junulinon, kiel ĉe la legendo pri Minotaŭro. Inter ĉiuj ĉapitroj la infanoj revenas hejmen. Poste ili estas transportitaj en mondon de nanoj, elfoj, gnomoj. Do, ni pensas pri Gulivero kaj aŭ ankaŭ pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. |
En la Januara Sumoo mi legis la unuan volumon de "La Faraono", kaj en la marta Sumoo la duan volumon. Ĝi estas libro verkita de Boleslaw Prus kaj tradukita esperanten de Kabe. |
John Francis estas unu el la famaj verkistoj de Kvaropo. Liaj verkoj La Granda Kaldrono kaj tiuj pri "la kosmo", precize en Kvaropo, estas famaj. Ĉi tie, li produktas libron por gejunuloj, kaj estas bone ĉar preskaŭ neniu verko el tia genro ekzistas en nia literaturo. La libro belaspektas same la kelkaj blank-nigraj desegnaĵoj. La lingvaĵo de Francis estas tre agrabla, kompreneble. |
Jane Eyre estas la ĉefa persono de tiu romano. Orfino ekde ŝia pli juna aĝo, ŝi vivis malfeliĉan infanecon preskaŭ sen amo. |
Ŝi enamiĝis de ĝia riĉa proprietulo "Edward Roĉhester". Ŝia forta konscienco malpermesis iĝi la amantino de li. |
Hmm, Malfacila afero kiam temas pri sekvo de aforismoj kiujn la verkisto mem difinis tiel: "kiu kapablas prezentila sencon en unu frazo ne verkas romano sed aforismon"...Do, la libro estas dispartigita en tri partoj. La unua kunportas 17 ĉapitrojn diverslongajn kaj la unua ĉapitro estas humure titolita "Dek ideoj por ne studi esperanton"! La dua parto estas suplemento al PIV kaj la tria parto estas ekzemploj de aliaj aforismoj fare de 55 famaj esperantistoj el kiuj la Majstro mem: L.L Zamenhof. Tre oftas la humuro sed ne ĉiam do tiu libro estas agrabla legado kiun ni povas ĉesi kiam ni volas kaj repreni kiam ni envias... |
Ĝi havas 52 ĉapitrojn, kiuj entenas fabelojn (kun homoj, kaj animaloj) el multegaj landoj: Ganao, Tibeto, Etiopujo, Aŭtralio, Nepalo, Turkujo, Nov-Zelando, Usono, Kamboĝo, Albanujo, Samoo, Maroko, Birmo, Nov-Hebridoj, Irlando, Rumanujo, Zanzibaro...! |
La libro priskribas Egiptujon post la Eliro de judoj el Egiptujo. En la kosmopolitplena lando loĝas grekoj, fenicianoj, judoj, libianoj, asirianoj, araboj kaj multaj aliaj. La ŝtato estas en korupto kaj la trezoro malpleniĝas paĝo post paĝo. Ramzeso, la plej juna filo de la faraono, estas elektita kiel kronprinco kaj kvankam li estas sperta en la arto de milito, nun li strebas lerni kaj malkovri la arton de administrado kaj kompreni la problemojn de la lando. Ramzeso enamiĝas kun juda virino nomita Sara, kaj ŝi, kiel lia konkubino, nun estas graveda. Pastroj estas la plej grava klaso kaj fakte ili estas tiuj, kiuj administras Egiptujon post la kurtenoj. Asirio estas grava lando, kiu minacas Egiptujon, sed ĝi volas fari traktaton kun Egiptujo, por ke ili konkeru la mezorientajn landojn. Por la traktato ili devas konvinki la pastrojn. Fenicianoj, kiuj estas bankieroj, malkovras tiun intrigon kaj volas kontraŭagi por savi ilian landon do, ili alproksimiĝas Ramzeson. |
Ramzeso en la dua volumo malkovras, ke la trezoro malpleniĝis, ĉar la nombro de kamparanoj malgrandiĝas. Ili estas tiuj, kiuj kultivas la landon en la du flankoj de rivero Nilo kaj provas teni la dezerton for de la kultivebla terparto. La kamparanoj ankaŭ suferas de la grandaj impostoj kaj tio estas alia rezono, kiu malkreskigas ilian nombron. Ankaŭ malplena trezorejo malgrandiĝas la nombron de militistoj. Ramzeso enamiĝas kun fenicia pastrino nomita Kama. Kama venas loĝi en la palaco kiel konkubino sed ŝi intrigas kontraŭ Sara, kiu nun havas filon de Ramzeso. La pastroj estas la plej riĉa klaso do ili ne volas militon kaj pro tio ili favoras la traktaton kun la Asirianoj. Ili ankaŭ sukcesas fari la traktaton. Sed Ramzeso kredas, ke milito povas denove plenigi la trezoron. Tamen laŭ la traktato la pastroj dispelas grandan parton de la militistoj, kiuj precipe estas libianoj. la dispelitaj libianoj rebelas kontraŭ Egiptujo. Ramzeso komencas militon kontraŭ la libianoj kaj venkas. Dum la milito li malkovras ke Pentuer unu el la pastroj estas en sia flanko. Pentuer ne pensas kiel la pastra klaso ĉar li devenas de la kamparana klaso kaj trezoro ne gravas por li. Dum la milito Kama forfuĝas kun sia greka enamiĝinto nomita Likon, kiu tre similas Ramzeson. Likon venĝe mortigas la filon de Sara. Sara pensas ke tion faris Ramzeso, kaj por protekti lin ŝi diras, ke ŝi mem mortigis la infanon. La polico kaptas Kaman kaj Likon. Kama suferas de lepro do ŝi estas forpelita al la lepra kolonio. La pastroj forprenas Likon el la policestro (ĉu eble por uzi lin anstataŭ Ramzeso?). Sara mortas en la malliberejo. Ramzeso malkovras ĉiujn intrigojn kaj okazaĵojn en la fino de la milito. Lia patro ankaŭ estas tre malsana kaj oni atendas lin morti tre frue. Do Ramzeso tuj revenas Egiptujon. |
Krome, ni povas legi: kuriozaĵojn, proverbojn, limerikojn, dialogojn, enigmojn kaj, finfine, la utillan glosaron. |
Ankoraŭ: estas multaj " versaretoj" pri la lingvo, la gramatiko, la kunmetado de vortoj, la afiksoj. La libro havas ankaŭ du paĝojn kun la solvoj de enigmoj, kaj la biografio de la aŭtorino. |
Kolekto de 27 rakontoj pri tri-generacia familio: La ĉefroluloj Kanĵi, 4-aĝa knabo kaj lia 2-jara fratino Amani vivas kun siaj gepatroj kaj geavoj. La avo estas la rakontanto. Li pritraktas diversajn aspektojn de la ĉiutaga vivo, ĉefe pri naturo: birdoj, insektoj, rampuloj, kun speciala mencio pri katoj. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, specife japanaj estas ankaŭ prezentitaj. |
Tiu libro karakterizas pro la amo de la naturo. Ĝi instigas infanojn observi la fenomenojn okazantajn ĉe insektoj, papilioj; la kutimojn de birdoj, de katoj. La aŭtoro tre bone komprenas infanojn. Li paroligas bestojn, raŭpojn, birdojn kaj ŝajnas, ke la infanoj komprenas animalan lingvon kaj libere komunikas kun ili. La infano logiko estas respektata. Por bone kompreni la libron, plenkreskula leganto devas rigardi la mondon tra la okuloj de infano, pensi, rezoni laŭe. |
La mesaĝo klare videblas: Feliĉo estas ĉirkaŭ ni, en familia rondo. Ami, kompreni kaj respekti la naturon estas ĉies devo. |
La ĵurnalisto Kalle Kniivilä skizas bildon de la Ruslando de Putin. Li esploras kial tiom da Rusoj voĉdonas por Putin kaj subtenas lin tiamaniere. La evoluo de la demokratio tute ne progresas, kaj same validas por la homaj rajtoj. Tamen Putin daŭre havas la centran potencon. |
Rekomendinda kaj leginda libro. La lingvajo taugas ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne de longe estas Esperantistoj. |
Ĉi tiu romano havas plurajn t avolojn. Plejparte ĝi situas en Moskvo, malgrandparte en la Israelo de la tempo de la morto de Jesuo. |
Estas ankaŭ magio en ĝi: kelkaj flugas sur balailoj, kaj ni ankaŭ legas pri fluganta aŭtomobilo. (Harry Potter do ne estas la unua libro, en kiu ni renkontas tiajn aferojn!) |
Ĝi estas kompleksa verko kaj mi estas certa, ke mi absolute ne komprenis ĉion. Mi supozas, ke tio verŝajne validas por ĉiuj okcidentanoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne propravive spertis Sovetunion. Kaj verŝajne nur tiuj, kiu spertis la Grandan Teroron de Stalin in 1937 profunde komprenas ĝin. |
La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono marde publikigis liston de 10-procentaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, emfazis merkrede en gazetara konferenco, ke la usona konduto estas tipa komerca hegemonio. |
Ĉinio prenos necasajn kontraŭrimedojn por firme protekti siajn justajn kaj leĝajn rajtojn kaj interesojn. Tio estas milito inter unuflankeco kaj multflankeco, inter protektismo kaj libera komerco kaj inter potenco kaj reguloj. Ĉinio staros kun la internacia komunumo kaj kun la ĝusta flanko de historio por protekti multflankan komercan sistemon kaj regulojn. |
ankaŭ nur 2 paŝojn vi devos iri - ĝis la placo Dóm/Katedralo. Pro la favora loko de nia kolegio oni povas facile kaj rapide atingi la famajn vidindaĵojn, amuzejojn, restoraciojn en la centro de Szeged. En la ĉirkaŭaĵo de nia kolegio multaj kulturaj aranĝaĵoj atendas tiujn, kiuj vizitantoj venas ĉi tien. El la gravaj restejoj de urbo Szeged la Kolegio |
La kolegion/studenthejmon Lóránd Eötvös vi trovas en la centro en urbo Szeged, de kie tiel same dum kelka minta promenado estas atingebla la romentika bordo de rivero Tisza/Tibisko, kiel la urbocentro (strato Kárász, placo Széchenyi). Ĝis la loko de Subĉielaj Teatraĵ-prezentadoj, kiuj estas gravaj en la somera kultura vivo en Szeged |
Dum lernojaro 2, en la somera foiro (en julio kaj en aŭgusto) 20-30 dulitaj ĉambroj estas ĉe ni por la tranoktantaj Gastoj. |
Nia kolegio atendas la alvenintojn per la televida ĉambro, per la trejnada halo kaj per tablo por tabloteniso, per aŭtomataj lavmaŝinoj. Tiel same en la kolegio estas ankaŭ granda salono por la 40-50 personaj aranĝaĵoj, al kiuj laŭ la bezono ni certigas ankaŭ ilojn (portebla komputilo, projekciilo, ekrano, tabulo, skribada projekciilo). |
Lóránd Eötvös estas la plej proksime al Studa kaj Informa Centro, nome Attila József, kiu donas lokon por multnombra konferenco. |
Per tiu informilo ni deziras helpi Vin, ke ĉi tie via tempo estu pli agrabla. Laŭ nia espero tiel ankaŭ vi tiam bone fartas, se neniu estos antigebla, kiu parolas vian lingvon. |
La ŝlosilon de la ĉambro kaj la magnetan karton de la teretaĝa enirejo bonvolu meti en la pordistejo, kiu estas malfermita tage-nokte! |
La necesejo por virinoj kaj viroj estas troveblaj en ĉiu etaĝo fine de la koridoro. Same ankaŭ la banĉambroj, kie vi povas duŝi senpage. La duŝejoj estas por ambaŭ sekso (ni petas vin, frapu, se la prodo estas fermita), ene ĝin oni povas fermi. Ankaŭ la lavmaŝinoj ĉi tie vi povas uzi ilin per la propra lavpulvoro. |
Fumado estas malpermesata en la aero de la tuta kolegio, nur oni povas fumi antaŭ la enirejo de la kolegio. |
En la korodoro unu fridujo apartenas al du ĉambroj. Ni petas vin, ke fridujoj estu malplenaj, se vi forlasos la kolegion. |
La televidan ĉambron vi trovos en la teretaĝo kontraŭa flanko de la pordistejo. La kanoloj, kiuj vi povas kapti estas listigitaj papere su la muro. |
Por parkadi estas ebleco en la parkejo, kiu estas antaŭ la kolegio, tien oni povas aĉeti la bileton labortage matene de la oka horo vespere ĝis la dekoka horo, alie oni punos vin aŭ remorkos la aŭton. Dum la cetera tempo la parkado estas senpaga. |
Geesperantistoj el Estonio ( maldekstre mi, Rein) kaj.el Brazilo ( Gilberto, Marta, Najela, Umberto) proksime al la nova ponto en BA |
Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Makedonio. |
Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj. |
Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo. |
Ora ritono, unu el la eroj de la traka Panagyurishte trezoro, kiu datiĝas el la kvara al tria jarcentoj A.K |
La plej alta areo en Bulgario estas sudokcidente, nome Rila (bulgare Рила [rila], greke Ρίλα [ríla]) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrado, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Respubliko Makedonio. Pirin (bulgare Пирин [pirin], greke Πιρίν [pirín], antikva nomo orbelos) estas plej alta montaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrado ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Respubliko Makedonio. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La tutan orientan flankon konstituas la marbordo de la Nigra Maro. |
La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito, Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio. |
Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinča-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Varna Tombejo), kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon. |
Bizancio perdis plejparton de Trakio al regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. |
Bulgario fariĝis sendependa de Osmanida imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. |
Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov. |
Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, i. a. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako ka. |
Grava branĉo de ekonomio estas turismo, kun grandaj sablaj paĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj turistoj vizitis la landon en 2008[1]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare. |
Dependaj kaj aliaj teritorioj: Alando • Ferooj • Gernezejo • Ĝibraltaro • Jan Mayen • Ĵersejo • Manksinsulo • Svalbard |
Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan bumon. |
Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. Atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene. |
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. |